NASK 2025

NASK 2025 – Toronto

5a-11a de Julio, 2025

Toronto Metropolitan University

Post pli ol jardeko en Norda Karolino, NASK vojaĝos ĉi-jare al Toronto! Venu por plibonigi vian Esperanton kun ni meze de la plej granda urbo de Kanado. Tuj post la kursaro, restu por partopreni en la Dulanda Kongreso de Esperanto-USA kaj Kanada Esperato-Asocio.

Programo

NASK estas ŝanco vivi en tute Esperanta etoso.  Ni lernas kune, loĝas kune, manĝas kune, kaj ludas kune – ĉio en Esperanto! Tamen, ne zorgu se vi estas nova Esperantisto.  La skipo estas pacienca, kaj scias kiel helpi al novaj lernantoj progresi. Mesaĝu al ni, se vi havas dubojn pri kiu kurso estos taŭga por via lingvokapablo. Ni ĝenerale rekomendas, ke lernantoj jam finis bazan kurson, kiel tiu de Duolingo, aŭ la libro Complete Esperanto.

Krom la kursoj, ni ĝuos diversajn ekskursojn, kaj eblos trapasi KER-ekzamenon.

Lernantoj alvenos posttagmeze en sabato (la 5an de Julio) kaj la kursoj komenciĝos matene en dimanĉo (la 6an de Julio).

Ni bonvenigas kontribuojn de niaj lernantoj al la programo.  Se vi volas prezenti ion, mesaĝu al: NASK@esperantic.org

Horaro por kutima tago:

Horoj Eventoj
7:00 ĝis 9:00 Matenmanĝo
9:00 ĝis 12:30 Instruado (Legu pri la kursoj kaj instruistoj sube)
12:30 ĝis 13:30 Tagmanĝo
14:30 ĝis 17:30
  • Ekskursoj al muzeoj, strandoj (vidu ekskursojn sube)
  • Preparkurso pri KER-ekzamenoj
  • Ĉiutaga muzika ekzerco/marmeladado
  • Ĉiutagaj legogrupoj, origamigrupoj, ktp.
17:30 ĝis 19:00 Vespermanĝo
19:30 ĝis 21:00
  • Prelegoj (Bonvolu mesaĝi al NASK@esperantic.org se vi volas prelegi aŭ prezenti ion!)
  • Filmoj kun Esperantaj subtekstoj
  • “Distra vespero”
Nokte

Instruistoj kaj Kursoj

Rafa Nogueras

Rafa ŝatas legi kaj verki en Esperanto. Liaj verkoj estis multfoje premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, en la Internacia Novelo-Konkurso (INK) de la Literatura Akademio de Esperanto, kaj en la literatura konkurso de la Bjalistoka Esperanto-Societo.

Rafa estis parto de la teamo de la Esperanto-kurso en Duolingo (kie li ĉefe voĉlegis la frazojn) kaj instruas Esperanton de kelkaj jaroj (ekzemple kadre de la Londona Esperanto-klubo kaj ĉe NASK). Li estas aktiva membro de la verkista komunumo de Bobelarto, kaj antaŭĝojas povi okazigi aktivaĵojn rilate legadon kaj verkadon kadre de NASK.

Pri la kurso de Rafa

“Ni legu, verku kaj amuziĝu per Esperanto”

Ĉi tiu kurso baziĝos ĉefe sur legado kaj verkado. Ni kune legos kaj diskutos plurajn novelojn kaj mikronovelojn. Ni krome partoprenos diversajn aktivaĵojn por mem verki en Esperanto. Ĉu tio signifas, ke nur legemuloj kaj verkemuloj aliĝu? Tute ne! La aktivaĵoj pri verkado estos amuzaj, kaj ili estos bona preteksto kreeme uzi la lingvon kaj pliriĉigi nian vortostokon. Venu kaj konstatu, ke ni ĉiuj kapablas verki mikronovelon!

Katalin Kováts

Katalin Kováts estas hungarino, loĝanta kun siaj franca edzo kaj poliglota filo en Nederlando. Esperanto estas ilia familia lingvo. Katalin estas la kreinto kaj redaktoro de Edukado.net, iama membro de la Akademio de Esperanto, kaj sperta instruisto ankaŭ ĉe NASK. Ŝi estas filologo, diplomita lingvoinstruisto pri Esperanto (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo.

Ŝi kreis la sukcesan programon Ekparolu!, kadre de kiu spertaj esperantistoj (geonkloj) helpas en la praktikado de Esperanto al komencintoj (genevoj). Katalin estas la ĉefa respondeculo pri la KER-ekzamenoj de UEA. Ŝi estas aŭtoro de pluraj lerniloj (ekz. Poŝamiko, Ĉu vi aŭdis, ke…?) kaj redaktis la Manlibro pri instruado de Esperanto).

Pri la kurso de Katalin

La kurso celas progresantojn, (B2-nivelulojn), kiuj intencas perfektiĝi en la lingvouzo. Pere de diversaj aktivaĵoj vi povos ekzerci vin pri kompreno de aŭditaj kaj legitaj tekstoj, riĉigi vian vortostokon kaj fine de la semajno (espereble) pli kuraĝe kaj pli flue povos paroli en Esperanto. Kompreneble ni traktos ankaŭ tiklajn gramatikajn problemojn kaj se vi suferas pro akuzativ-malsano, vi povos trairi specialan terapion por resaniĝi el ĝi. La kurso helpos ankaŭ en tio, ke la kursanoj ekkonu kaj spertu diversajn lerno-teknikojn kaj trovu tiujn, kiuj pleje taŭgas por iliaj personeco kaj lernoceloj.

Karina Oliveira

Karina estas introvertita brazilano kiu trovis sian lokon en la mondo en Finnlando, kie ŝi loĝas. Ŝi estas doktoro pri Lingvistiko kaj laboris kiel instruisto pri la portugala kaj esploristo pri Lingvistiko dum longa tempo, sed nuntempe ŝia ĉefa okupiĝo estas lerni la finnan. Ŝi eklernis Esperanton kiam ŝi estis adoleskanto kaj delonge aktivas en la movado. Nuntempe ŝi estas la redaktoro de la revuo Kontakto.

Pri la kurso de Karina

Tiu ĉi kurso estas por tiuj kiuj jam lernis la bazon de la lingvo (per rimedoj kiel Duolingo aŭ Lernu, ekzemple). Dum la lecionoj vi povos uzi la lingvon en realaj konversaciaj situacioj, kaj per tio akiri pli da memfido por paroli pli flue kaj alkutimiĝi al ĝia uzado. Krom tio, ni ankaŭ priparolos gramatikajn temojn por ke ĉiuj havu pli bonan komprenon pri la ĝenerala strukturo de la lingvo, tiel ke estu kaj teorio kaj praktiko en la kurso.

Loĝado

Partoprenantoj de NASK loĝos en la International Living/Learning Center (ILC) ĉe Toronto Metropolitan University.  ILC troviĝas ĉe 240 Jarvis Street Toronto, Ontario, M5B 2L1

ILC estas studenta dormejo.  Ĉiu ĉambro enhavas unu liton kaj privatan necesejon.  Paro rajtas dividi ĉambron.  Vidu la retpaĝon de ILC por fotoj de la ĉambroj.  Komunaj kuirejoj kaj vestaĵ-lavejoj estas haveblaj.

La NASKaj klasĉambroj kaj manĝejo estas en la sama konstruaĵo.

Manĝado

La prezo de NASK inkluzivas matenmanĝon, tagmanĝon, kaj vespermanĝon ĉiutage. (Lokanoj de Toronto kiuj ne volas loĝi en ILC rajtas elekti manĝi nur tagmanĝon.)

La manĝejo de ILC estas en la sama konstruaĵo kun la klasĉambroj kaj dormejo.  Vegeteranaj, veganaj, senglutenaj, kaj halalaj elektoj haveblas.

Kutima menuo:

Matenmanĝo

  • Kirlovaĵo
  • Kolbasetoj (kokaĵaj)
  • Terpomaĵoj de la tago
  • Patkukoj kun siropo
  • Rostita pantranĉo
  • Jogurta bufedo
  • Cerealaĵa bufedo
  • Kafo/teo aŭ suko (oranĝa/poma)

Tagmanĝo

  • Salato de la tago
  • Vianda aŭ vegetara ĉefplado
  • Du krompladoj (el greno aŭ legomoj)
  • Pastaĵo/nudeloj
  • Elekto de biskvitoj aŭ freŝaj fruktoj
  • Diversaj sukoj kaj sodakvoj

Vespermanĝo

  • Salato de la tago
  • Vianda aŭ vegetara ĉefplado
  • Du krompladoj (el greno aŭ legomoj)
  • Pastaĵo/nudeloj
  • Deserto aŭ freŝaj fruktoj
  • Diversaj sukoj kaj sodakvoj

Ekskursoj

En ĉiu posttagmezo, ni planas almenaŭ unu ekskurson, plejparte al senpagaj lokoj.  Vi povas pagi por la du pagendaj ekskursoj per la aliĝilo.

Lernantoj kiuj ne volas ekskursi rajtas resti ĉe TMU por muzika ekzerco, babilado, ktp.

Dimanĉo

Bazaro St. Lawrence kaj Galerio:
St. Lawrence Market kaj Market Gallery
Esploru la historiajn ekspoziciojn en la Galerio, kaj ĝuu la viglan bazaron, kiu ofertas lokajn manĝaĵojn kaj kulturajn spertojn. Senpaga.

St Lawrence Market

Unua Poŝtoficejo de Toronto:
First Post Office Of Toronto
Ĉi tiu muzeo kaj nacia historia loko estas la plej malnova poŝtoficejo en Kanado, kiu ankoraŭ funkcias. Ĝi ofertas ekspoziciojn pri la frua historio de Toronto kaj edukajn programojn. Senpaga.

Post Office

Lundo

Strandoj de la Insuloj Toronto:
Strandoj
Atingeblaj per pramo, ĉi tiuj pitoreskaj strandoj ofertas ripozon kun puraj sabloj, naĝejoj, kaj panoramaj vidoj de la urbosilueto. ~$6.50 USD bileto por pramo.

gibraltar-point-beach

Kastelo Casa Loma:
Casa Loma
Impona novgotika kastelo kun 98 ĉambroj, ĝardenoj, sekreta tunelo, kaj rigardo al la luksa vivo de la frua 20-a jarcento. ~$28 USD

CasaLoma

Mardo

Reĝa Muzeo de Ontario:
Royal Ontario Museum
Unu el la plej grandaj muzeoj en Nordameriko, kun kolektoj pri arto, naturhistorio, kaj mondaj kulturoj. ~$20 USD

ROM Butterfly

Merkredo

Bieno Riverdale:
Riverdale Farm
Funkcianta bieno en la urbo, prezentanta tradiciajn bienajn praktikojn kun diversaj bestoj, historiaj konstruaĵoj, kaj edukaj programoj. Senpaga.

francey-barn

Muzeo de Nuntempa Arto Power Plant:
Power Plant Contemporary Art Gallery
La ĉefa publika galerio de Kanado pri nuntempa arto, kun ekspozicioj de naciaj kaj internaciaj artistoj. Ĉe la havenkvartalo en la urbocentro. Senpaga.

Power Plant

Ĵaŭdo

Strandoj de la Insuloj Toronto:
Strandoj
Atingeblaj per pramo, ĉi tiuj pitoreskaj strandoj ofertas ripozon kun puraj sabloj, naĝejoj, kaj panoramaj vidoj de la urbosilueto. ~$6.50 USD bileto por pramo.

gibraltar-point-beach

Muzeo Spadina:
Spadina Museum
Historia domego kun ĝardenoj, prezentanta la vivstilon de bonhava familio en Toronto dum la 1900-aj jaroj kun meblaro kaj artefaktoj. Senpaga.

Spadina Museum

Vendredo

Nacia Historia Fortikaĵo Fort York:
Fort York
Historia fortikaĵo de la malfrua 18-a jarcento, kiu grave rolis en la Milito de 1812. Ekspozicioj pri milita historio. Senpaga.

Fort York

Ekzamenoj

Sesioj del la KER-ekzamenoj okazos en vendredo, la 11an de Julio.

Eblos ekzameniĝi je tri lingvaj niveloj:

  • B1
  • B2
  • C1

Katalin Kováts gvidos preparkurson dum NASK.

Legu pli pri la ekzamenoj.

Demandojn pri la ekzamenoj sendu al Katalin Kováts.

Aliĝu al ekzameno.

Kostoj

Stipendioj kaj financa subteno estas haveblaj.  Ni aparte bonvenigas studentojn kaj junulojn (18+). Por peti informon pri stipendio, sendu mesaĝon al: NASK@esperantic.org.

Per la aliĝilo, oni povas aliĝi al nur NASK, al NASK kaj la Dulanda Kongreso, aŭ al nur la Dulanda Kongreso.

Si vi partoprenos ambaŭ eventojn, vi rajtos resti en la sama ĉambro dum NASK kaj la kongreso.

Vidu la plej akuratan informon pri la kongreso en la kongresa retejo: toronto2025.net

Evento Prezo
(Usonaj dolaroj – USD)
Detaloj
NASK $900

Inkluzivas:

  • Kursojn
  • Loĝadon
  • Manĝojn
NASK (sen loĝado) $375

Por Toronto-lokanoj, kiuj ne bezonas loĝadon

Inkluzivas:
  • Kursojn kaj tagmanĝon dum NASK
NE inkluzivas:
  • Loĝadon
  • Matenmanĝon kaj vespermanĝon
NASK
(2-persona ĉambro)
$625
(por unu persono)

Inkluzivas:

  • Kursojn
  • Manĝojn
  • Loĝadon en 2-persona ĉambro (1 lito)
NASK kaj Dulanda Kongreso $1,250

Inkluzivas:

  • Kursojn
  • Manĝojn dum NASK
  • Loĝadon dum ambaŭ eventoj
  • Kongresan aliĝon

Ne inkluzivas:

NASK kaj Dulanda Kongreso (sen loĝado) $450

Por Toronto-lokanoj, kiuj ne bezonas loĝadon

Inkluzivas:
  • Kursojn
  • Tagmanĝojn dum NASK
  • Kongresan aliĝon
NE inkluzivas:
NASK kaj Dulanda Kongreso
(2-persona ĉambro)
$850
(por unu persono)

Inkluzivas:

  • Kursojn
  • Manĝojn dum NASK
  • Loĝadon en 2-persona ĉambro (1 lito) dum ambaŭ eventoj
  • Kongresan aliĝon

Ne inkluzivas:

Dulanda Kongreso $175

Inkluzivas:

  • Aliĝon al la kongreso

Ne inkluzivas:

Tiuj, kiuj partoprenos nur la kongreson devos mem aranĝi loĝadon en Toronto por la kongreso.

Kelkaj ĉambroj eble haveblos en la ILC. Ni tenos atendoliston, kaj informos kiel eble plej baldaŭ se ĉambro estos havebla.  Petu lokon en la atendolisto per la aliĝilo.

Manĝoj dum la Dulanda Kongreso $90

Estas multaj restoracioj en la kvartalo de la universitato. Sed se vi preferas manĝi en la manĝejo, jen havebla plano. (Ne eblas pagi unuope por manĝoj en la manĝejo.)

Inkluzivas:

  • Matenmanĝon en sabato, dimanĉo, lundo
  • Tagmanĝon en sabato, dimanĉo
  • Vespermanĝon en sabato
Scroll to Top